Выбери любимый жанр

Tiel do rakontoj - Kipling Rudyard - Страница 8


Изменить размер шрифта:

8

Do sia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj kiam Tafinjo ellitigis si vidis Ja-las (akvo finigas au elcerpigas) kalkita sur la flanko de la granda stona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.

"Um," diris Tafinjo. "Ci tiuj son-bildoj estas fakte genaj! Pacjo tute bone estus povinta veni ci tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo por ke Panjo povu kuiri kun gi." Si iris al la fonto malantau la domo kaj plenigis la rezervujon per arbosela sitelo, kaj tiam si kuris al la rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Pacjo — la orelo kiun si rajtis tiri kiam si estis obeema.

"Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris sia Pacjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan luncon en la mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris ke car sia nomo, kaj tiu de sia Pacjo, kaj de sia Panjo ciuj komencigas per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane. Tio estis tauga por desegni unufoje au dufoje; sed kiam ili devis desegni gin sesfoje au sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis gin pli kaj pli skize, gis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Tesuman. De ci tiuj tri bildoj vi vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)

Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe antau la lunco; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur betulo-selo, ili farigis pli krudaj kaj pli facilaj, gis fine ec Tegumo diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por la Z-sono, por montri ke gi siblas malantauen en malforta kaj milda maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, car gi tiom ofte aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de Biba, la sankta Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj car temis pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, gis ili lacigis (30); kaj ili desegnis bildon de la buso de la granda laga ezoko por la graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buson denove kun sago ce gi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankorau gis ili faris kaj desegnis ciujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la Alfabeto, kompleta kaj preta.

Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj, kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj, kaj Ciaj Aliaj skribajoj kaj signoj (car la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj la Ahundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan sensanga kiam ili rimarkis gin), la bona malnova simpla, komprenebla Alfabeto — A, B, C, kaj ciuj aliaj literoj — ekhavis denove siajn gustajn formojn por ke ciuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas sufice agaj.

Sed mi memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj Tesumaj Tevindrau, sia kara Panjo, kaj ciuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel estis — tiel do — antau longa tempo — sur la bordo de la granda Vagajo!

Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia Alfabeto-kolceno de ciuj literoj, tiel ke gi povis esti metita en la Templon de Tegumo por esti konservata por ciam kaj eterne. La tuta Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belajojn, kaj Tafinjo kaj Tegumo dedicis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolcenon. Jen bildo de la magia Alfabeto-kolceno. La snuro estas farita el la plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, cirkauvindita per maldika kuprofadeno.

Komence ce la supro, la unua bido estas iu malnova kaj argenta kiu apartenis al la Cefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido sendita de tribo kiu gin ricevis el Afriko (sed gi devis esti veninta el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris gin per batalo); tiam venas du argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj strekoj sur la alia; poste tri sufice defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam tri argilaj bidoj (ruga kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komencigas, kaj inter la literoj estas ciufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero ripetita malgrande. Jen la literoj: -

A estas gratita en denton — eono-dento, mi kredas. B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo. C estas perleca ostro-konko — interno antaue. D devas esti iuspeca mitulo-konko — ekstero antaue. E estas kirlajo el argento-fadeno. F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno. G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.) H estas iuspeca bruna kaurio-konko, ankau nomata monkonko. I estas la interno de longa konko permane slifita. (Tegumo bezonis tri monatojn por slifi gin.) J estas fis-hoko el perlamoto. L estas la rompita sago, el argento. (K devus sekvi al J, kompreneble; sed la kolceno iam rompigis kaj oni neguste riparis gin.) K estas maldika trancajo de osto, gratita kaj per nigra vakso enfrotita. M estas sur pale-griza konko. N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur gi. (Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri ci tiun stonon.) O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo. P mankas. Gi perdigis antau longa tempo en granda milito, kaj la Tribo riparis la kolcenon per sekigitaj knariloj de knaroserpento; pri la perdo kaj sercado de la P ili faradis kantojn kaj versajojn, kiujn ili nomis po-emoj. R estas, kompreneble, simple sarko-dento. S estas malgranda argenta serpento. T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita. U estas denove peco de ostro-konko. U estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por poluri ilin kaj bori la truojn. ^ estas du kunligitaj argentaj fadenoj kiuj rememorigu la super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H. Kial gi trovigas en tiu loko, mi ne scias. V estas desegnita sur peco de eburo. Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj forpikante la pli molan stonon kaj enfrotante rugan sablon kaj abelvakson. En la buso de la sonorilo vi vidas la argilan bidon kun ripeto de la litero Z.

Jen ciuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili kvazau domeno-brikoj; tiam venas tri stonaj bidoj, tre foruzigintaj; tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj ce la anguloj (ili devis esti magiaj, car ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre malnova Afrika bido, kvazau vitra — blua, ruga, blanka, nigra, kaj flava. Tiam venas maso por ligi tiun finon al la granda argenta butono je la alia flanko, kaj jen cio.

Mi kopiis la kolcenon tre zorgeme. Gi pezas unu funton kaj sep uncojn kaj duonon. La nigra makulajo malantau gi estas metita nur por ke la bidoj kaj aliaj ajoj pli bone aspektu.

8
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Kipling Rudyard - Tiel do rakontoj Tiel do rakontoj
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело