Выбери любимый жанр

Tiel do rakontoj - Kipling Rudyard - Страница 7


Изменить размер шрифта:

7

"Sed mi ne bezonus esti ce la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for, casante, kaj tamen -"

"Kaj tamen estus precize same kvazau vi starus tie kaj dirus: "For, Tafinjo, au vi havos febron." Cio tio en fis-hoko kaj ronda ovo! Ho Pacjo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!" Kaj Tafinjo dancadis cirkau li en tuta rondo.

"Ne jam," diris Tegumo; "ne gis ni havos pli. Ni vidu. Jo estas malbona akvo, sed so estas mango kuirita sur fajro, cu ne?" Kaj li desegnis jenon. (9)

"Jes. Serpento kaj ovo," diris Tafinjo. "Do tio signifas ke mango estas preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por veni al la Kavo. Ankau mi."

"Ververe!" diris Tegumo. "Ankau prave. Sed atendu momenton. Mi vidas problemon. So signifas "venu kaj mangu", sed so signifas la sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn."

"Acaj agaj sekigo-fostoj!" diris Tafinjo. "Mi tre malsatas kiam Panjo petas min por pendigi pezajn plusajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri mango, kaj mi venus el la arbaro kaj rimarkus ke gi signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion tiam mi farus?"

"Vi estus kolera. Panjo ankau. Ni devas fari novan bildon por so. Ni devas desegni makulitan serpenton kiu faras s-s, kaj ni ludos ke la senmakula faras nur ssss."

"Mi ne certus kiel meti la makulojn," diris Tafinjo. "Kaj eble kiam vi rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas so dum estas so, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. Ne! Mi pensas ke ni aldonu tiujn acajn altajn sekigo-fostojn mem, por esti tute certaj. Mi metos ilin malantau la siblan serpenton. Rigardu!" Kaj si desegnis jenon. (10)

"Mi pensis ke vi celas malantau kiel post," diris sia Pacjo. Kaj li desegnis jenon. (11)

"Ankau eblus," diris Tafinjo. Sed tiam ni eble pensus ke temas pri du sonoj, dum temas pri unu."

"Eble vi pravas. Ciuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj," diris sia Pacjo, ridanta. "Nun mi faros novan sonon kun la serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en gi. Mi diras si. Tio estas Teguma por sago, Tafinjo." Kaj li ridis.

"Ne ridu pri mi," diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la koto en la haroj de la Fremdulo-viro. "Vi desegnu gin, Pacjo."

"Ni ne aldonos kastorojn au montetojn ci-foje, cu?" diris sia Pacjo. "Mi desegnos nur rektan linion por mia sago." Kaj li desegnis jenon. (12)

"Ec Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min," li diris.

"Mi petas, ne faru, Pacjo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom pli da sonoj. Ni tiel bele progresas."

"E... h'm!" diris Tegumo, supren rigardante. "Ni diru su. Tio signifas "cielo"."

Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam si haltis. "Ni devas fari novan bildon por tiu fina sono, cu ne?"

"Su-su-u-u-u!" diris sia Pacjo. "Kial? Gi tre similas al tiu ronda-ovo-sono iom maldikigita."

"Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvazauos ke gi estas rano kiu dum jaroj nenion mangis."

"Ne-ne," diris sia Pacjo. "Se ni desegnus tion haste ni povus miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. Su-su-su! Mi diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la ronda ovo por montri ke la o-sono prononcigas maldike kun malgranda truo de buso, oo-uu-uu. Tiel." Kaj li desegnis jenon. (13)

"Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Daurigu," diris Tafinjo, utiligante sian sarko-denton.

Sia Pacjo daurigis desegnadon, kaj lia mano skuigis pro incitigo. Li daurigis gis li estis desegninta jenon. (14)

"Ne rigardu supren, Tafinjo," li diris. "Provu eltrovi kion tio signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton."

"Serpento — fosto — rompita-ovo — fis-hoko kaj karpo-buso," diris Tafinjo. "Su-ja. Ciel-akvo (pluvo)." Guste tiam guto falis sur sian manon, car la cielo plennubigis. "Nu, Pacjo, pluvas. Cu tion vi volis diri al mi?"

"Kompreneble," diris sia Pacjo. "Kaj mi diris tion al vi ne dirante ec unu vorton, cu ne?"

"Nu, mi pensas ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto certigis. Mi nun por ciam memoros. Su-ja signifas "pluvo", au "pluvos". Nu do, Pacjo!" Si ekstaris kaj dancis cirkau li. "S'pozu ke vi elirus antau ol mi vekigis, kaj dezegnis su-ja en la fulgo sur la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan pluvo-capon. Cu Panjo ne estus surprizita!"

Tegumo ekstaris kaj dancis. (Pacjoj ne hontis fari tiajn aferojn en tiuj tempoj.) "Pli ol! Pli ol!" li diris. "S'pozu ke mi volus diri al vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus? Diru la vortojn en Tegumo-lingvo unue."

"Su-ja-las, ja maru. (Ciel-akvo finigas. Rivero venu.) Kiom da novaj sonoj! Mi ne scias kiel ni povos desegni ilin."

"Sed mi ja — sed mi ja!" diris Tegumo. "Nur atendu momenton, Tafinjo, kaj ni cesos por hodiau. Ni jam havas su-ja, cu ne? sed tiu las estas enigma. La-la-la!" kaj li svingis sian sarkodenton.

"Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-buso antau la serpento — as-as-as. Ni nur bezonas la-la," diris Tafinjo.

"Mi scias, sed ni devas fari tiun la-la. Kaj ni estas la unuaj homoj en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!"

"Nu," diris Tafinjo, oscedanta, car si estis sufice laca. "Las indikas krom finon au finigon ankau rompon, cu ne?"

"Tiel estas," diris Tegumo. "Jo-las signifas ke ne estas akvo en la rezervujo por ke Panjo kuiru kun gi — ankau kiam mi estas casonta."

"Kaj si-las signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus pripensinta tion anstatau desegni stultajn kastoro-bildojn por la Fremdulo-viro!"

"La! La! La!" diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante siajn brovojn. "Ho geno!"

"Mi estus povinta desegni si tute facile," daurigis Tafinjo. Kaj tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita — tiel!" Kaj si desegnis jenon. (15)

"Tiel do," diris Tegumo. "Tio precize estas la. Gi krome ne similas al iu el la aliaj signoj." Kaj li desegnis jenon. (16)

"Nun sekvas ja. Ho ne, tiun ni jam antaue faris. Do sekvas maru. Mum-mum-mum. Por mum oni devas fermi la buson, cu ne? Ni desegnos fermitan buson kiel ci tiu." Kaj li desegnis. (17)

"Tiam la karpo-buso malferma. Tiel ekestas Ma-ma-ma! Sed kio pri tiu rrrrr-afero, Tafinjo?"

"Gi sonas tute krude kaj angule, kiel via sarkodenta segilo kiam vi segas breton por la kanuo," diris Tafinjo.

"Vi celas ke tute akre ce la randoj, kiel ci tio?" diris Tegumo. Kaj li desegnis. (18)

"'Zakte," diris Tafinjo. "Sed ni ne bezonas ciujn tiujn dentojn: metu nur du."

"Mi metos unu," diris Tegumo. "Se ci tiu nia ludo farigos tio kion mi pensas ke gi farigos, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli bone por ciuj." Kaj li desegnis. (19)

"Jen ni sukcesis," diris Tegumo, starante sur unu kruro. Mi desegnos ilin ciujn kune kiel ceno da fisoj."

"Cu ni ne prefere metu peceton da bastono au ion similan inter ciu vorto, tiel ke ili ne interfrotigu kaj interpusigu kvazau estus karpoj?"

"Ho, mi lasos spacon por tio," diris sia Pacjo. Kaj tre incitite li desegnis ilin ciujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-selo. (20)

"Su-ja-las ja maru," diris Tafinjo, legante gin sonon post sono.

"Tio suficas por hodiau," diris Tegumo. "Cetere, vi lacigas, Tafinjo. Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgau, kaj tiam ni estos rememorataj dum jaroj kaj jaroj gis post kiam la plej grandaj arboj kiujn vi povas vidi estos ciuj dehakitaj por brulligno."

Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante ja-ojn kaj jo-ojn kaj su-ojn kaj si-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris ridajn sonetojn kune gis sia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas ec pli malbona ol mia Tafinjo."

"Bonvolu ne genigi," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo, Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri gi en la momento kiam gi estos preta; sed mi petas, ne demandu nun kio gi estas, car aliokaze mi devus diri."

7
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Kipling Rudyard - Tiel do rakontoj Tiel do rakontoj
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело