Выбери любимый жанр

La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank - Страница 7


Изменить размер шрифта:

7

Multe placos al mi ke vi ciel afablu al ili kaj honoru ilin kiel eble plej, kaj helpu min felicigi kaj kontentigi ilin. ”

Audinte tion, ciuj kunvenintoj profunde riverencis al la maljuna kultivisto kaj lia edzino, kiuj balancetis siajn kapojn responde.

“Kaj nun, ”diris Ozma al ili, “Doroteo gvidos vin al la cambroj preparitaj por vi. Mi esperas ke ili placos al vi, kaj mi anticipos ke vi partoprenos en la lunco kun mi. ”

Do Doroteo forkondukis siajn parencojn, kaj tuj kiam ili estis ekster la Trono-Cambro kaj solaj en la koridoro Onklino Em forte premis manon de Doroteo kaj diris:

“Infano, infano! Kiel ni povis veni ci tien tiel rapide?

Kaj cu cio estas reala? Kaj cu ni restos ci tiel, kiel si diras? Kaj verdire kio okazas? ”

Doroteo ridis.

“Kial vi ne informis nin pri kion vi faros? ”demandis Onklo Henriko, riproce. “Se mi scius, mi surmetus miajn pordimancajn vestojn. ”

“Mi klarigos cion tuj kiam ni atingos viajn cambrojn, ” promesis Doroteo. “Vi estas ege bonfortunaj, Onklo Henriko kaj Onklino Em; kaj ankau mi! Kaj ho! mi tiom

gojas ke vi ?n ?ne estas ci tie! ”

Dum li pasis apud la knabineto Onklo Henriko palpis sian barbon penseme.

“Sajnas al mi, Doroteo, ke ni ne ’stos belegaj feoj, ”li komentis.

“Kaj de malantaue mia hararo aspektas ace! ”plorkriis

Onklino Em.

“Ne gravas, ”respondis la knabineto, kuragige. “Vi havos nenian taskon ekde nun ol aspekti bela, Onklino Em; kaj Onklo Henriko ne bezonos labori gis doloras lia dorso, estas tute certe. ”

“Cu tutcerte? ”ili demandis, mirege, kaj samspire.

“Mi certas ke certe, ”diris Doroteo. “Vi estas en la Felando Oz, nun; kaj, ec pli grave, vi apartenas al gi! ”

7
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Baum Lyman Frank - La Smeralda Urbo de Oz La Smeralda Urbo de Oz
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело