Выбери любимый жанр

Lasu min paroli plu! - Piron Claude - Страница 11


Изменить размер шрифта:

11

10. La fortegulo

Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo satas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne satas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre satas, kaj tie seriozege laboregas.

Li satus sati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam sategas gin, sed...

La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio mi parolas, cu ne? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta.

Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paligas, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale satas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi sin. Cu vi imagas? Li neniam iras al urbeto, car li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien ci. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turnigi, li sentas sin malkomforta ce la koro, li igas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li trovigas.

Strange, cu ne? Kaj cu vi scias, kial? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li satis povi deklari: «Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego». Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, gis ili falis kaj petegis: «Kompaton!» Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.

Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. Gi povas mis-agi. Gi povas agi fuse. Viretoj igis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Cu la vivo ne estas stranga?

11
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Piron Claude - Lasu min paroli plu! Lasu min paroli plu!
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело