Выбери любимый жанр

Naski?o de la Rustimuna ?talrato - Harrison Harry - Страница 32


Изменить размер шрифта:

32

— Mi ne estas certa, ke mi komprenas ĉion. Ĉu vi ne jam pagis la subaĉeton?

— Nur la unuajn partojn. Subaĉetojn oni neniam dividas; jen via unua leciono en la delikata arto. La kosmulo ricevis pagon por ŝtele surŝipigi nin, kaj li aranĝis, ke amika gardisto deĵoros por preni sian parton. Tiuj aranĝoj apartenas al la pasinteco. Nia ĉeesto en la ŝipo ne estas konata al la oficiroj, kaj speciale al la kapitano, kiu bezonos treege grandan pagon. Vi vidos.

— Mi nepre volas vidi. Subaĉetado sendube estas malfacila scienco.

— Certe.

— Estas bone, ke vi parolas ilian lingvon, por ke vi povu negoci.

Liaj brovoj suprensaltis ĉe tio, kaj li klinis sin proksimen.

— Vi ne komprenis nin, ĉu? — li demandis.

— Mi ne lernis fremdajn lingvojn en la lernejo.

— Fremdajn! — Li aspektis ŝokite. — De kia subevoluinta parto de tiu erinapro-bredanta planedo vi devas esti. Tio ne estis fremda lingvo, mia kara. Tio estis Esperanto, la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno. Vian edukadon oni neglektis, sed tion oni facile riparos. Antaŭ nia venonta alplanediĝo ankaŭ vi parolos ĝin. Por komenci, ĉiuj verboj en la prezenco finiĝas per as . La simpleco mem…

Li haltis, kiam iu provis la klinkon de la kajuta pordo. Liaj fingroj ektuŝis liajn lipojn, dum li montris al la apuda lavejo. Mi ĵetis min tien kaj ŝaltis la lumon tie, dum li malŝaltis tiun de la kajuto mem. Li hastegis al mi kaj enŝtopis sin apud mi, dum mi frapete malŝaltis la lumon. Li singarde fermis la pordon, dum la koridora pordo malfermiĝis.

Paŝoj batis obtuze trans la kajuton, kaj venis sono de spira fajfado. Rutina ekzameno. Nenio videbla. Li foriros post momento…

Tiam la laveja pordo malfermiĝis, kaj eklumiĝis. La orpasamenta oficiro rigardis La Kurieron ŝtopitan en la etan duŝejon, kaj min, kiu kaŭris sur la truseĝo, dum li ridetis per speciale malpura rideto.

— Mi pensis, ke estas tro da agado subferdeke. Kaŝvojaĝantoj. — Eta pafilo aperis en lia mano. — El! Vi du iras surteren, kaj mi vokas la lokan policon. 

32
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Harrison Harry - Naski?o de la Rustimuna ?talrato Naski?o de la Rustimuna ?talrato
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело