Выбери любимый жанр

Tiel do rakontoj - Kipling Rudyard - Страница 5


Изменить размер шрифта:

5

"Estas iu priarango de mia flanko, kara Pacjo," diris Tafinjo. "Se vi ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri gi post mallonga tempo, kaj vi surprizigos. Vi ne scias kiel multe vi surprizigos, Pacjo! Promesu ke vi surprizigos."

"Tre bone," diris Tegumo, kaj daurigis fiskaptadon.

La Fremdulo-viro — cu vi sciis ke li estis Tevaro? — forrapidis kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, gis tute hazarde li trovis Tesumaj Tevindrau sidantan ce la pordo de sia Kavo, parolantan al kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva lunco. Tafinjo tre similis al Tesuma, precipe pri la supra parto de la vizago kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro — daure pura Tevaro — ridetis gentile kaj transdonis al Tesuma la betulo-selon. Li estis kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro rubusoj, sed li tamen provis esti gentila.

Tuj kiam Tesuma vidis la bildon si ekkricis kiel io kaj saltis kontrau la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Tesuma tiris liajn harojn. "La konkludo elstaras kiel la nazo sur la vizago de ci tiu Fremdulo-viro," si diris. "Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj timigis povran Tafinjon tiel ke siaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta pri nur tio, li alportas al mi korsiran bildon pri tio kiel estis farite. Vidu!" Si montris la bildon al ciuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. "Jen mia Tegumo kun rompita brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por jeti; jen alia viro jetanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj" (tio estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al homoj) "venantaj malantau Tegumo. Cu ne soke!"

"Treege soke!" diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis la Reehajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis ciujn Estrojn de la Tribo de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, ciujn Negusojn, Vunojn kaj Ahundojn de la organizajo, aldone al la Varlokoj, Angekokoj, Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke antau ol ili forhakos la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero kaj montru kie li kasis la povran Tafinjon.

Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) farigis vere genita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufice dense per koto; ili estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj stonetoj; ili estis sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tusintaj kaj bate pusintaj lin gis li apenau povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis ilian lingvon, li estis preskau certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion diris gis la tuta Tribo de Tegumo estis kolektiginta, kaj tiam li kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon kiu faris lekanteto-cenojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn karpojn per sia riparita sago.

"Nu, vi ja estis rapida!" diris Tafinjo. "Sed kial vi kunportis tiom multe da homoj? Kara Pacjo, jen mia surprizo. Cu vi surprizigis, Pacjo?"

"Tre," diris Tegumo; "sed tio fusis mian fisadon por la tuta tago. Kial la tuta kara, afabla, placa, pura, trankvila Tribo estas ci tie, Tafinjo?"

Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Tesumaj Tevindrau kaj la Neolitikaj sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo-viron, kies haroj estis plenaj de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la Cefa Estro, la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (ciuj armitaj gis la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Tacmentoj; Vunoj, Negusoj, kaj Ahundoj iom pli malantaue (ankau ili armitaj gis la dentoj). Post ili la Tribo en hierarhia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por ciu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, gis feudaj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj, rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (Cu cio tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili ciuj estis tie, saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis ciujn fisojn je dudekmejla distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratorajo.

Tiam Tesumaj Tevindrau alkuris kaj kisis kaj cirkaubrakis Tafinjon vere tre multe; sed la Cefa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon ce la verto-volvajaj plumoj kaj skuis lin severe.

"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo.

"Je la bona cielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volvajon! Cu iu ne povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro jetas sin al li? Vi estas tre enmiksigema popolo."

"Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Pacjo," diris Tafinjo. "Kaj kion vi faras al mia kara Fremdulo-viro?"

Ili estis batpusantaj lin duope kaj triope kaj dekope gis liaj okuloj turnigis kaj turnigis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo.

"Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris Tesumaj Tevindrau.

"Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto ci-matene estis la povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Cu vi ciuj malbone sentas, au cu vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?"

"Li alvenis kun terura bildo," diris la Cefa Estro, — "bildo kiu montris ke vi estas plena de sagoj."

"E... um... — Eble mi p'fere 'spliku ke mi donis al li tiun bildon," diris Tafinjo, sed si ne sentis sin tre komforte.

"Vi!" diris la Tribo de Tegumo ciuj kune. "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Cu vi?"

"Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris sia Pacjo, kaj li metis sian brakon cirkau sin, por ke si ne zorgu.

"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la Cefa Estro de la Tribo de Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo.

"Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Pacjo, do mi dezegnis gin," diris Tafinjo. "Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi dezegnis gin trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis kvazau gi trafis la kapon de Pacjo — ne estis sufice da loko sur la betulo-selo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la marco; kaj mi dezegnis Panjon ce la buso de la Kavo kun goja aspekto car li estas kara Fremdulo-viro, kaj mi pensas ke vi ciuj estas la plej plejstulta popolo en la mondo," diris Tafinjo. "Li estas tre placa viro. Kial vi plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!"

Neniu diris ion ajn dum longa tempo, gis la Cefa Estro ekridis; tiam la Fremdulo-viro (kiu almenau estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis gis li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis pli multe kaj pli fuse kaj pli laute. La solaj homoj kiuj ne ridis estis Tesumaj Tevindrau kaj ciuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre gentilaj al ciuj siaj edzoj, kaj diris "idioto!" sufice ofte.

Tiam la Cefa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis: "Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi trafis grandiozan inventon!"

"Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Pacjo," diris Tafinjo.

"Sed tamen. Gi estas grandioza invento, kaj iam estonte la homoj nomos gin skribado. Nun temas ankorau nur pri bildoj, kaj, kiel ni vidis hodiau, bildoj ne estas ciam guste komprenataj. Sed venos tempo, ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn — ciujn dudek ses au dudek ok au kiom do — kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni ciam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!"

"Mi gojos pri tio," diris Tafinjo, "car, finfine, kvankam vi alportis ciun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la nigratenilan de mia Pacjo."

Tiam la Cefa Estro kriis kaj diris kaj kantis: "Tafinjo kara, sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun gi homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi mem ne gravas, car mi estas Cefa Estro, sed estas tre malbone por la resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la fremdulo."

5
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Kipling Rudyard - Tiel do rakontoj Tiel do rakontoj
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело