Выбери любимый жанр

La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank - Страница 3


Изменить размер шрифта:

3

“Jes;si estas tre placa kompanino, sed si admiras sin iom pli ol modesteco aprobas, kaj si ?rme rifuzas kapti musojn,” klarigis Margolote. “Mia edzo faris palrugan cerbon por la kato, sed gi montrigis tro altsocia kaj speciala por kato, kaj rezulte si opinias ke estas nedigne kapti musojn. Si ankau havas belan sangerugan koron, sed gi estas el stono —rubio, mi kredas —do estas iom malmola kaj sensenta. Mi kredas ke kiam la Magiisto faros novan Vitran Katon, li donos al gi nek cerbon nek koron, car tiam gi ne malakceptos kapti musojn kaj eble montrigos iom utila por ni.”

“Kion maljuna Mombi la Sorcistino faris per la Pulvoro de Vivo kiun donis al si via edzo?”demandis la knabo.

“Si vivigis Jocjon Kukurbokapon, unue,”estis la respondo.

“Mi supozas ke vi audis pri Jocjo Kukurbokapo. Li nun logas proksime al la Smeralda Urbo kaj estas tre amata de la Princino Ozma, kiu regas la tutan landon Oz.”

“Ne, mi ne audis pri li,”komentis Ojo. “Mi timas ke mi ne scias multon pri la Lando Oz. Komprenu, mi logis dum mia tuta vivo kun Oncjo Noncjo, la Silentulo, kaj neniu apudestis por informi min pri io ajn.”

“Parte pro tio vi estas Ojo la Misfortuna,”diris la virino, per simpatia tono. “Ju pli oni scias, des pli oni estas bonfortuna, car scio estas la plej granda valoro en la vivo.”

“Sed diru al mi, mi petas, kion vi intencas fari per ci tiu nova kvanto da Pulvoro de Vivo, kiun faras D-ro Pipt.

Li diris ke lia edzino volas gin por speciala celo.”

“Tiel estas,”si respondis. “Mi volas ke gi vivigu mian Mikscifonan Knabinon.”

“Ho!Mikscifona Knabino?Kio estas tio?”Ojo demandis, car tio sajnis ec pli stranga kaj nekutima ol Vitra Kato.

“Mi opinias ke mi devos montri al vi mian Mikscifonan Knabinon,”diris Margolote, ridante pro la mirsurprizo de la knabo, “car estas iomete malfacile ekspliki sin. Sed unue mi diru al vi ke jam de multaj jaroj mi volegas servistinon kiu helpos min prizorgi la domon kaj kuiri la mangojn kaj lavi la telerojn. Neniu servistino volas veni ci tien car la loko estas tre soleca kaj fora, do mia lerta edzo, la Kurbiginta Magiisto, proponis ke mi faru knabinon el ia stofo kaj li vivigos sin sutante sur sin la Pulvoron de Vivo. Tio sajnis al mi bonega propono kaj tuj D-ro Pipt ekkomencis prepari novan kvanton da sia magia pulvoro. Li de tre longa tempo preparas gin, do mi havis multan tempon por fari la knabinon. Tamen tiu tasko ne estis tiel facila kiel eble vi supozas. Unue mi ne povis elpensi per kia stofo fari sin, sed ?ne, prisercante grandan keston mi trovis malnovan mikscifonan kovrilon, kiun iam faris mia avino kiam si estis juna.”

“Kio estas mikscifona kovrilo?”demandis Ojo.

“Litkovrilo farita el cifonoj diversspecaj kaj diverskoloraj, ciuj zorge kunkudritaj. La cifonoj estas ciaformaj kaj — dimensiaj, do mikscifona kovrilo estas tre bela vidajo.

Kelkfoje oni nomas gin ‘frenez-kovrilo, ’car la cifonoj kaj koloroj estas tiel miksitaj. Ni neniam uzis la buntan mikscifonan kovrilon de mia avino, malgrau gia beleco, car ni la Mangtuloj ne amas aliajn kolorojn ol bluon, do gi restis pakita en la kesto dum cirkau cent jaroj. Kiam mi trovis gin, mi diris al mi ke gi estos tre bona stofo por mia servistino, car kiam si ekvivos si ne estos tiel ?era nek aroganta, kiel la Vitra Kato, car tia aca kolormikso malinstigus sin provi esti tiom digna kiom la bluaj Mangtuloj.”

“Cu bluo, do, estas la sola respektinda koloro?”demandis Ojo.

“Jes, lau Mangtulo. Nia tuta lando estas blua, sciu. Sed en aliaj partoj de Oz la homoj preferas aliajn kolorojn. En la Smeralda Urbo, kie logas nia Princino Ozma, verdo estas la preferata koloro. Sed ciuj Mangtuloj preferas bluon pli ol ciun alian kaj kiam mia domservistino ekvivos si trovos sin konsistanta el tiom da nepopularaj koloroj ke si neniam kuragos esti ribelema au negentila, kiaj kelkfoje estas servistinoj kiam ili konsistas el la sama materialo kiel siaj mastrinoj.”

Oncjo Noncjo kapjesis aprobe.

“Bona ideo,”li diris;kaj tio estis longa parolo por Oncjo

Noncjo car gi enhavis du vortojn.

“Do mi distrancis la kovrilon,”daurigis Margolote, “kaj el gi mi faris tre bonforman knabinon, kiun mi plenigis per katunaj pecoj. Mi montros al vi kiel bone mi faris sin,”kaj si iris al alta sranko kaj jetmalfermis la pordojn.

Si revenis premtenante en siaj brakoj la Mikscifonan Knabinon, kiun si sidigis sur la benkon kaj apogis por ke la ?guro ne falu.

Capitro 3. La mikschifona knabino

Ojo ekzamenis tiun kuriozan farajon mirante.

La Mikscifona Knabino estis pli alta ol li, kiam si staris rekte, kaj sia korpo estis dika kaj ronda car gi estis tiel zorge plenigita per katuno. Margolote unue faris la formon de la knabino el la mikscifona kovrilo kaj poste si vestis gin per mikscifonaj jupo kaj antauvesto en kiu estis posoj —uzante por cio la saman gajan stofon. Sur la piedojn si kudris paron da r ugaj ledaj suoj kun pintoj. Ciuj ?ngroj de la manoj de la knabino estis zorge formitaj kaj plenigitaj kaj kudritaj ce la randoj, kun oraj platajoj ce la ?noj por servi kiel ?ngrungoj.

“Si devos labori, kiam si ekvivos,”diris Margolote.

La kapo de la Mikscifona Knabino estis la plej kurioza parto de si. Dum si atendis ke sia edzo ?nu prepari sian Pulvoron de Vivo la virino trovis multan tempon por kompletigi la kapon lau sia bontrovo, kaj si komprenis ke la kapo de bona servistino devas esti konvene konstruita. La haroj estis el brunaj fadenoj kaj pendis sur sia kolo lau pluraj zorge faritaj plektajoj. Siaj okuloj estis du argentaj selkobutonoj kiujn Margolote tondis de malnova pantalono de la Magiisto, kaj ili estis alkudritaj per nigraj fadenoj, kiuj estis la pupiloj de la okuloj. Margolote estis malcerta pri la oreloj dum longa tempo, car ili estis gravaj por ke la servistino povu klare audi, sed ?ne si faris ilin el maldikaj platoj de oro kaj surligis ilin per kudrado tra etaj truoj boritaj en la metalon.

Oro estas la plej kutima metalo en la Lando Oz kaj gi estas uzata por multaj celoj car gi estas mola kaj manipulebla.

La virino tondis fendeton kiu estu la buso de la Mikscifona Knabino kaj kudris du vicojn de blankaj perloj en gin kiel dentojn, uzante strion de skarlata pluso kiel langon. Tiun buson Ojo opiniis tre artisma kaj vivsimila, kaj al Margolote placis kiam la knabo laudis gin. Estis preskau tro multaj cifonaj ?ikajoj sur la vizago de la knabino, tiel ke si ne estis verdire bela, car unu vango estis ?ava kaj la alia ruga, sia mentono blua, sia frunto purpura kaj la centro, kie sia nazo estis formita kaj plenigita, brile ?ava.

“Vi devus esti farinta sian tutan vizagon palruga,”sugestis la knabo.

“Mi supozas ke jes;sed mi ne havis palrugan stofon,” respondis la virino. “Tamen, mi opinias ke ne multe gravas, car mi volas ke mia Mikscifona Knabino estu utila, ne ornama. Se mi enuos pro la aspekto de sia malpala vizago mi povos blankigi gin.”

“Cu si havas cerbon?”demandis Ojo.

“Ne, mi tute forgesis cerbon!”kriis la virino. “Mi gojas ke vi memorigis min pri gi, car tute ne estas tro malfrue por enmeti gin. Gis si estos vivigita mi povas fari kion ajn mi deziras rilate al ci tiu knabino. Sed mi devas zorgi ne doni al si tro potencan cerbon, si devas havi tian kia estas konvena por sia pozicio en la vivo. Alivorte, sia cerbo devas esti ne tre bona.”

“Eraro,”diris Oncjo Noncjo.

“Ne;mi certas ke mi pravas pri tio,”respondis la virino.

“Li volas diri,”klarigis Ojo, “ke krom se via servistino havos bonan cerbon si ne scios guste obei vin, nek fari la taskojn kiujn vi petos de si.”

“Nu, eble tio estas vera,”akordis Margolote;“sed, male, servistino kun troa cerbo nepre farigus sendependa kaj aroganta kaj opinius sin tro bona por sia laboro. Mia tasko estas tre delikata, kiel mi diris, kaj mi devas zorge doni al la knabino guste la necesan kvanton da gustaspecaj cerbajoj.

3
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Baum Lyman Frank - La Mikscifona Knabino de Oz La Mikscifona Knabino de Oz
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело