Выбери любимый жанр

La Birdotimigilo de Oz - Baum Lyman Frank - Страница 3


Изменить размер шрифта:

3

Dume Trot lacigis rigardante lin kaj kusigis sur la sablo kie si profunde endormigis. Dum la sekvaj du horoj siaj vestoj plene sekigis, ankau tiuj de la maljuna velisto. Ili ambau tiom kutimis al salakvo ke ne estis risko ke ili malvarmumos*.

Fine la knabineton vekis plaudo apud si kaj mugeto pro kontento de Kap'tano Vilcjo. Si malfermis siajn okulojn kaj trovis ke la Kap'tano surterigis argent-skvaman fison pezan je cirkau kilogramo. Tio multe plifelicigis sin, kaj si rapidis kunkolekti amason da marherboj, dum Kap'tano Vilcjo distrancis la fison per sia postrancilo kaj pretigis gin por kuirigo.

Jam dum la pasinteco ili kuiris fison per marherboj. Kap'tano Vilcjo volvis sian fison per iom da marherboj kaj trempis gin en la akvon por malsekigi gin iomete. Apost tio li flamigis alumeton kaj fajrigis la amason kiun faris Trot, kiu rapide brulis kaj farigis ardanta bedo da cindroj. Ili kusigis la volvitan fison sur la cindrojn, kovris gin per pli da marherboj, kaj lasis ke tio ekardu kaj brulu gis cindreco. Anutrinte la fajron per marherboj dum kelka tempo, la velisto fine decidis ke la mango estas preta, do li dissutis la cindrojn kaj eltiris la fiserojn, ankorau volvitajn per siaj fumantaj kovrajoj. Kiam tiuj kovrajoj estis forprenitaj, ili trovis la fison plene kuirita kaj kaj Trot kaj Kap'tano Vilcjo senhezite mangis gin. Gi iom gustis marherbe kaj estus pli bongusta per iom da sursutita salo.

La milda brilo kiu gis nun lumigis la kavernon komencis paligi, sed estis multegaj marherboj en la loko, do manginte sian fison ili pluvivigis la fajron dum kelka tempo donante al gi manplenon da fuelo fojfoje.

El interna poso la velisto eltiris flasketon el iomete disbatita metalo kaj malsraubinte la kovrilon li donis gin al Trot. Si nur unufoje glutis la akvon, kvankam si volis pli, kaj si rimarkis ke Kap'tano Vilcjo nur malsekigas siajn lipojn per gi.

"S'pozu," diris si, gapante la ardantan marherban fajron kaj parolante malrapide, "ke ni povos kapti sufice da fisoj; kion pri la trinkakvo, Kap'tanof"

Li movigis maltrankvile sed ne respondis. Ili ambau pensis pri la obskura truo, sed kvankam Trot malmulte timis gin la maljunulo ne povis subpremi sian maldeziron eniri la lokon. Tamen li sciis ke Trot pravas. Aresti en la kaverno, kie ili nun estas, nur rezultigus malrapidan sed certan morton.

Noktis sur la surfaco de la tero, do la knabineto farigis dormema kaj baldau ekdormis. Apost kelka tempo la maljuna velisto dormadis sur la sablaro apud si. Estis tre kvieta kaj nenio genis ilin dum pluraj horoj. Kiam fine ili vekigis la kaverno denove estis lumoplena.

Ili dividis unu biskviton kaj komencis mordmangi gin kiel sian matenmangon kiam ilin alarmetis subita plaudo en la lageto. Arigardante tiudirekten ili vidis veni el la akvo la plej kuriozan estajon kiun iu el ili gis tiam vidis. Gi ne estas fiso, decidis Trot, nek estas gi besto. Gi tamen havis flugilojn, kaj strangaj flugiloj ili estis: ilia formo estis kia renversita hakujo kaj kovrita per dika hauto anstatau plumoj. Gi havis kvar krurojn — tre similajn al la kruroj de cikonio, nur duoble pli da ili — kaj gia kapo havis formon tre similan al tiu de papago, kun beko kiu kurbigis malsupren antaue kaj supren ce la randoj, kaj estis duone beko kaj duone buso. Sed nomi gin birdo estus neeble, car gi tute ne havis plumojn escepte de kresto el ondecaj plumoj skarlataj sur la plejsupro de sia kapo. La stranga estajo nepre pezis tiom kiom Kap'tano Vilcjo, kaj dum gi baraktis eliri el la akvo sur la sablan plagon gi estis tiel granda kaj malkutima ke kaj Trot kaj sia kompano gapis gin mirante — mirante kaj ankau iom timante.

Capitro 3

La Orko

La okuloj rigardantaj ilin, dum la besto staris gutante antau ili, estis brilaj kaj mildesprimaj, kaj tiu stranga aldonajo al ilia grupo tute ne provis ataki ilin kaj aspektis tiom surprizita pro la kunveno kiel ili mem. "Mi demandas al mi," flustris Trot, "kio gi estas." "Kiu, mif" krietis la besto per akra alttona voco. "Nu, mi estas Orko."

"Ho!" diris la knabino. "Sed kio estas Orkof" "Mi," li ripetis, iom fiere, dum li skuis la akvon de siaj kuriozaj flugiloj; "kaj se iam Orko gojis esti ekster la akvo kaj denove sur seka tero, estu plene certa ke mi estas tiu precipa, individua Orko!"

"Cu vi longe estis en la akvof" demandis Kap'tano Vilcjo, kiu opiniis ke la gentileco postulas ke li indiku interesigon pri la stranga besto.

"Nu, tiu lasta enakvigo dauris eble dek minutojn, mi kredas, ke lau mi por komforto tio estas nau minutoj kaj sesdek sekundoj tro multe," estis la respondo. "Sed la pasintan nokton mi renkontis problemegojn, mi certigas al vi. La kirlakvo kaptis min kaj —»

"Ho, cu ankau vi estis en la kirlakvof" demandis Trot fervore.

Li rigardetis sin iom riproce.

"Mi kredas ke mi menciadis tiun fakton, junulino, kiam via deziro paroli interrompis min," diris la Orko. "Kutime mi ne estas malatenta kiam mi agas, sed tiu kirlakvo estis tiom aktiva hierau ke mi decidis trovi kian ruzon gi plenumas. Do mi flugis iomete tro proksimen al gi kaj la sucpuso de la aero tiris min en la profundojn de la oceano. La akvo kaj mi estas naturaj malamikoj, kaj gi certe konkerus min cifoje se grupo da belaj marvirinoj ne venus helpi min kaj tirus min for de la kirliganta akvo kaj longen en kavernon, kie ili dizertis min."

"Nu, preskau tutsamo okazis al ni," kriis Trot. "Cu via kaverno estis kia ci tiuf"

"Mi ankorau ne ekzamenis ci tiun," respondis la Orko; "sed se ili efektive estas similaj, mi tremas pro nia fato, car la alia estis karcera, tute sen elirejo escepte de tra la akvo. Ami restis tie dum la tuta nokto, tamen, kaj cimatene mi plongis en la lageton kiel eble plej profunden kaj post tio mi nagis laueble plej forte kaj malproksimen. La rokoj skrapis mian dorson fojfoje, kaj mi apenau eskapis de kaptigo fare de hida marmonstro; sed post kelka tempo mi alsurfacigis por povi spiri, kaj trovis min ci tie. Jen la tuta historio, kaj car mi vidas ke vi havas mangajon mi petegas ke vi donu al mi iom da gi. Tutvere, mi duone mortas pro malsato."

Dirinte tion la Orko ekkauris apud ili. Tre kontrauvole Kap'tano Vilcjo tiris alian biskviton el sia poso kaj etendis gin. La Orko tuj kaptis gin per unu el siaj antauaj pinciloj kaj komencis mordmangi la biskviton tre simile al papago.

"Ni ne havas multan mangajon," diris la velisto, "sed ni volonte donas iom da gi al mizera kamarado."

"Tute prave," respondis la Orko, klinetante sian kapon flanken gaje, kaj sekvis kelkaj minutoj da silento dum ili ciuj macis la biskvitojn. Apost kelka tempo Trot diris:

"Mi neniam vidis nek audis pri Orko antau nun. Cu vi estas multajf"

"Ni estas iom malmultaj kaj nekutimaj, mi kredas," estis la respondo. "En la lando kie mi naskigis ni estas la absolutaj regantoj de ciuj vivantoj, de formikoj gis elefantoj."

"Kiu lando estasf" demandis Kap'tano Vilcjo.

"Orklando."

"Kie gi situasf"

"Mi ne precize scias. Komprenu, mi estas ial malkviethumora, kvankam ciuj ceteroj anoj de mia gento estas kvietaj kaj kontentaj Orkoj kaj malofte vagas for de la hejmo. Ekde mia infaneco mi amas forflugi longajn distancojn, kvankam pacjo ofte avertis min ke mi suferos pro problemoj per tio.

"'La mondo estas granda, Nagman, mia filo/ li ofte diris, 'kaj mi audis ke en kelkaj partoj de gi logas kuriozaj dukruraj uloj nomataj Homoj, kiuj militas kontrau ciuj aliaj vivantoj kaj malmulte respektus ec Orkon.

"Nature tio vigligis mian scivolemon kaj fininte mian edukigon kaj ne plu studante en la lernejo mi decidis flugi en la mondon kaj peni ekvidi iun el tiuj uloj nomataj Homoj. Do mi foriris de la hejmo sen ec adiaui, kion mi ciam bedauros. Aventuroj abundas, tion mi trovis. Ami ekvidis homojn plurfoje, sed neniam mi estis tiel proksimaj al ili kiel nun. Ankau mi devis batali por flugi tra la aero, car mi renkontis gigantajn birdojn, kiuj estis plene kovritaj de plumoj, kaj ili feroce atakis min. Krome, mi devis multe okupi min evitante flosantajn aersipojn. Dum mia vagado mi plene perdis konscion pri la distanco kaj direkto, do kiam mi volis reiri hejmen mi tute ne sciis kie situas mia lando. Anun de pluraj monatoj mi penas trovi gin kaj dum unu el miaj flugoj super la oceano mi renkontis la kirlakvon kaj farigis gia viktimo."

3
Перейти на страницу:

Вы читаете книгу


Baum Lyman Frank - La Birdotimigilo de Oz La Birdotimigilo de Oz
Мир литературы

Жанры

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело